19. Aliformiĝinta Fiŝo
Iam estis maljunulo nomata Qu (Ĉju). Li aĝis pli ol sesdek jarojn, kaj faris multe da bonaj aferoj en la tuta vivo. Antaŭe, la trafikoj estis tre malfacilaj. Li donacadis monon konstruigi vojon kaj pontojn por ke oni trapasu pli facile. Li ankaŭ helpis la aliajn laŭ bezono. Ĉiuj en la regiono povis rakonti multajn laŭdindajn aferojn pri li. Iutage, li vidis, ke fiŝisto iras al la bazaro por vendi la kaptitan karpon. La bela fiŝo havis ruĝajn makulojn kaj striojn brilajn kaj varmajn sur la korpo, kvazaŭ fajro en vintro. Ĝiaj okuloj brilis kvazaŭ la steloj en la ĉielo. Maljuna Qu sentis domaĝon lasi tiel belan fiŝon manĝita de homoj, li do aĉetis ĝin per alta prezo kaj metis ĝin en la lagon. Li sentis grandan feliĉon pro sia bonfaro. Qu estis maljunulo. Neniu el la homoj povas vivi por ĉiam. Nelonge poste, li sentis malfortecon, kapturniĝon kaj deprimitecon. Li konsciis, ke li ne plu vivos longe. Iutage, kiam li kuŝis malsana en la hejmo, alvenis servoknabo kaj diris al li: "Mia mastro bonvenigas vin al festeno, Sinjoro Qu." Maljuna Qu tute ne konis la knabon, sed li opiniis, ke ellitiĝi estas bone por li kaj manĝi ekstere povas pliigi lian energion. Li do sekvis la knabon. "Mi vere malsaniĝis", li pensis dum la promenado, ĉar ĉio en liaj okuloj estis malklara kaj brila kiel en ora lumo. Post nelonge, li sin trovis antaŭ grandioza palaco kun gravuritaj kolonoj kaj pentritaj traboj. Tabulo kun vortoj "La Kristala Palaco" pendis super la fronta pordo. "Strange, ĉu tio ne estas la nomo de la draka palaco?" ekmiregis Maljuna Qu. Momenton poste, elvenis la mastro. Li estis viro kun dikaj brovoj, longa hararo kaj kvin strioj da barbo. Li estis forta, vigla kaj afabla. Maljuna Qu konsciis post iom da babilado, ke la mastro estas neniu alia ol la draka imperiestro mem. Ili kune ĝuis la frandaĵojn el altaj montoj kaj profundaj maroj. La draka imperiestro diris al Maljuna Qu: "Foje iu el miaj filoj sin amuzis ekstere kaj estis kaptita kaj mortigota de banditoj. Feliĉe, vi vidis tion kaj savis lin. Pro tio ni elkore dankas al vi! "Efektive, vi ne plu restos longe en la mondo, sed vi gajnis plilongan vivon pro tio, ke vi savis drakon aliformiĝintan en fiŝon. Mi invitis vin al la simpla festeno nur por esprimi nian dankon kaj ekspliki la aferon al vi." "Mi ne aŭdacas akcepti vian favoron sen fari meriton," diris Maljuna Qu humile, "do ekde nun, mi faros pli multe da bonfaroj por esprimi mian profundan dankon al vi!" Post la festeno, Maljuna Qu vekiĝis kun plena stomako. "Eble mi sonĝis," li diris al si mem, "sed pro kio mi estas tiel sata?" Li faris des pli multe da bonaj agoj, kaj mortis trankvile je la aĝo de 120 jaroj, post longa tempo sen ajna malsano.
20. La Deka kaj la Unua
En antikveco, tre malmultaj homoj en la mondo scipovis legi kaj skribi. En Ĉinio la gepatroj esperis, ke ili enspezu pli multe por klerigi siajn filojn en la lernejo. Tiel la filoj povis lerni legi kaj verki de la instruisto. Se ili lernis tre diligente kaj trapasis la ŝtatajn ekzamenojn, ili povis gajni postenon en la kortego. Tio alportis estimon, honoron kaj potencon al la tuta familio. Sed la ekzamenoj estis tre malfacilaj. Multaj lernantoj partoprenis la ekzamenojn foje kaj refoje ĝis la maljuniĝo, sed neniam sukcesis. Iam du fratoj Song Jiao (Sun Ĝjaŭ) kaj Song Qi (Sun Ĉji) iris kune al la ĉefurbo por partopreni la kortegan ekzamenon. Ili renkontis bonzon sur la vojo. La bonzo rigardis atente al Song Jiao kaj diris: "De kiam mi ekvidis vin, mi scias bone, ke vi savis multe da vivestaĵoj. Laŭ via destino vi malsukcesos en la kortega ekzameno, tamen vi savis tiel multajn vivojn, do ĉijare vi gajnos la plej altan lokon. Permesu al mi, humila bonzo, gratuli al la estonta oficisto." Song Jiao opiniis tion stranga kaj demandis: "Kiam mi savis multajn vivestaĵojn?" La bonzo respondis: "Iam vi savis multajn formikojn el danĝero." "'Kio? Ĉu savi malgrandajn formikojn signifas savi vivestaĵojn?" "Prave! Ĉiuj vivestaĵoj, eĉ la malgrandaj insektoj kiel formikoj, havas siajn proprajn vivon kaj destinon. Via malpli aĝa frato laŭdestine gajnos la plej multajn poentojn en la ekzameno, tamen via rango estos eĉ pli alta ol la lia." La fratoj Song neniel kredis tion. Kiam ili forlasis la bonzon, Qi demandis al Jiao: "Ĉu vi vere savis la formikojn?" "Jes," respondis la frato, "iam mi vidis formikojn dronantaj, mi do faris ponteton per peco da bambuo kaj savis ilin." La kortega ekzameno estis multe pli grava ol la formikoj kaj la aŭguro de la bonzo. La fratoj forgesis ĉion pri la okazaĵo kiam ili atingis la ĉefurbon kaj okupiĝis pri siaj studobjektoj. (责任编辑:admin) |