Iuj diris: "Jes, sed leono estas besto granda, forta kaj potenca. Ĉu vere?" Ĉu leono estas vere tre forta? Ĉu vi aŭdis, ke leono povas muĝi tiel laŭte kiel laŭtparolilo, kuras tiel rapide kiel trajno, tranĉas tiel profunde kiel segilo, aŭ piedpremas tiel forte kiel premmaŝino? Tiuj fortaj maŝinoj estas produktaĵoj de nia inteligenteco. Homa inteligenteco estas pli granda ol la forto de bestoj. Ni respektu leonojn, tigrojn, marporkojn, hundojn kaj ĉiujn aliajn bestojn; ni honoru ilian rajton por vivi; ni estimu ilian kontribuon al la ekosistemo, kaj plene kompatu ilin. Leono eble havas fortan korpon, kaj ĝi eble havas iom da inteligenteco, sed la tragedio de leono kaj ĉiuj aliaj bestoj estas tio, ke ili estas malsaĝaj. Ho, certe, kvankam ili povas komuniki unu al aliaj, kaj povas trejniĝi por ludi akrobataĵon, sed ili povas nek pensi multe kaj nek koncentri sian menson, tiel ili ne povas scii, kia estas la universo. Tio estas tre grava misio de ni homaro kun pli granda inteligento. Ni devas lerni, kio ni estas, kie ni estas kaj kiuj ni estas. Se ni ne scias tion, ĉiuj niaj inventaĵoj, urboj, monumentoj kaj scienco estos sensencaj. Se ni ne scias, kie ni estas, kio ni estas, kaj kiuj ni estas, ni ne povas kompreni nin mem. Ni devas kompreni nin mem por konscii, kio estas la universo. Nur tiel ni povos liberigi nin el la sufero. Se ni ne povas kompreni nin mem, ni devas suferi animmigradon de naskiĝo al morto, kaj de renaskiĝo al morto ĝis ni tute elliberiĝos el la ciklo. Vivo estas plena de tiel multaj suferoj, ke iam ni estas tro indiferentaj por konscii la plibonigeblecon de nia situacio. La metodo por plibonigi nian situacion estas disvolvi nian saĝon por koni la universon, liberigi nin el la animmigrado inter vivo kaj morto. Ĉu vi memoras la lastan fojon de via malsano? Vi ne povis viziti lernejon ĉar vi ne povis koncentri vian atenton en viaj lecionoj kiam via korpo estis en sufero. Same, se vi ne estas sana, via menso ne estas klara. Forta kaj sana korpo estas fundamento por forta kaj sana menso. Se ni ŝarĝas nian korpon per viando el mortigitaj bestoj, ni difektas nian sanon. Se ni volas esti sanaj, ni devas fariĝi vegetaranoj. Jen niaj elkoraj bondeziroj al vi: Ni bondeziras al vi grandan feliĉon, Postskribo pri la esperanta traduko
(责任编辑:admin) |