Tiam Generalo Mao rememoris, ke antaŭ dekoj da jaroj li savis testudon kaj liberigis ĝin en la sama lago. La testudo venis kaj savis lian vivon en danĝera momento. Jen vivo por vivo.
23. Abeloj kaj Miskondamnito
Iutage, kelnero en restoracio hazarde vidis, ke abelo falis en vinujon kaj preskaŭ dronis. Li sentis kompaton, metis manĝbastoneton en la vinujon kaj elsavis ĝin. Demetinte la manĝbastoneton, li rigardis la ĵus elsavitan abelon. La abelo frapetis la flugilojn por sekiĝi pli rapide. Tute sekiĝinte, ĝi forflugis zumante. La kelnero rimarkis poste, ke multaj abeloj allogitaj de la vina parfumo dronadis en la vino. Li do ekpriatentis tion kaj savis multajn abelojn. Forpasis multaj jaroj. Iutage lakeoj de juĝejo neatendite entrudiĝis en la restoracion. Nenion dirinte, ili katenis kaj eskortis la kelneron al la juĝejo. Kiam li atingis la juĝejon, li eksciis, ke li estis denuncita per falsaj akuzoj. Iuj el la arestitaj banditoj enviis lin, kaj mensogis, ke li estas ilia kamarado. La juĝisto arestis lin, kaj decidis ekzekuti lin kune kun la banditoj. La kelnero protestis, ke li estas senkulpa, sed la juĝisto opiniis lin krimulo pro la falsa denunco. Li tute malesperiĝis kiam li vidis, ke la juĝisto levas ruĝan penikon por subskribi la ekzekutan anoncon pri li. Apenaŭ la juĝisto ekskribis per la ruĝa peniko, zumado eksonis de malproksime. Grego da abeloj enflugis tra la fenestroj kaj sidiĝis sur la peniko de la juĝisto. La juĝisto svingis la penikon por forigi ilin, tamen, pli da abeloj alflugis. Ili ne pikis, sed nur restis tie sencede. La juĝisto opiniis tion kurioza. "Eble," li pensis, "la abeloj alflugis por malhelpi miskondamnon." Tiel pensante, la juĝisto denove ekzamenis la kazon, kaj trovis kontraŭdiron en la banditaj konfesoj. Li pridemandis ilin refoje, kaj fine certigis al si mem, ke li preskaŭ miskondamnis la senkulpulon. Post kiam la juĝisto proklamis, ke la kelnero estas senkulpa, la abeloj forflugis. La juĝisto demandis la kelneron, ĉu li scias bone, pro kio la abeloj alflugis savi lin. "Mi vere ne scias, Via Juĝista Moŝto. Sed eble pro tio, ke mi savis multajn abelojn falintajn en vinujojn kaj baldaŭ dronontajn. Ili alflugis por la parfumo, kaj ne plu povis elflugi se ili falis en la vinujon. Kiam ajn mi vidis tion, mi ĉiam savis ilin. Mi supozas, ke ili alflugis nur por savi min, Via Juĝista Moŝto." "Vere eksterordinare! Vi elsaviĝis de morto. Memoru, ke via bona konduto savis vian vivon. Poste klopodu fari pli multajn bonajn agojn. Vi certe gajnos pli bonan rekompencon." La juĝisto diris prave. La kelnero daŭrigis sian bonfaron, kaj la servo de la restoracio pli kaj pli prosperis. Li ĝuis longan, feliĉan vivon kaj mortis pace en riĉego.
24. Longvivo, Feliĉo kaj Honoro
Zhang Tixing (Ĝan Tiŝjin) estis malsupera oficisto en la gubernia registaro. Li estis justa kaj honesta, kaj ofte faris filantropiajn aferojn. Kvankam li enspezis malmulte, li ofte iris al vendejoj de buĉistoj kaj aĉetis mortigotajn bestojn. Li ilin portis hejmen kaj bredis. Li havis multajn gefilojn kaj genepojn. Tion ĉinoj rigardis kiel grandan feliĉon. Li neniam malŝparis monon, sed akumulis grandan sumon post multaj jaroj. Se li havis oportunon, li aĉetis bestojn de la buĉistaj vendejoj kaj bredis ilin en la hejmo. Kiam la breditaj bestoj mortis je la vivfino, li enterigis ilin zorgeme. Zhang pli kaj pli maljuniĝis, kaj li retiriĝis de sia posteno. Dum sia maljuneco li ĝuis la feliĉon prizorgi siajn gefilojn, genepojn kaj ankaŭ la bestojn. La najbaroj opiniis lin freneza, sed li tute ne zorgis pri ilia moko. Li instruis siajn posteulojn respekti ĉiun vivon. Li neniam permesis al ili mortigi vivestaĵojn. Ĉiuj en lia tuta familio estis vegetaranoj. Li estis vegetarano kaj ankaŭ savis multajn vivojn, do kvankam li estis maljuna, li estis sana kaj vigloplena kiel tiuj multe malpliaĝaj. Li estis ankoraŭ en bonega sanstato kiam li aĝis pli ol cent jarojn. Li havis klarajn okulojn, brilan haŭton kaj nigrajn harojn. Iutage li alvenigis la tutan familion. Kiam antaŭ li kolektiĝis la gefiloj, genepoj kaj pranepoj, li diris al ili: "Mi savis multajn bestojn dum mia tuta vivo, do mi akumulis grandan meriton por vi. Hodiaŭ la ĉieluloj invitos min al la ĉiela palaco. Nia familio prosperos en la estonteco. Vi ĝuos longan vivon. Post mia forpaso, memoru por ĉiam mian instruon: Neniam mortigu vivestaĵojn!" (责任编辑:admin) |