"Tiuspeca testudo estas tre malfacile aĉetebla. Kaj ĝia viando estas vere bongusta. Mastro Wu certe ĝojos pro tio," plezure ridis la kuiristo kiam li akrigis tranĉilon por mortigi la testudon. Sed kiam li pretis dehaki la kapon de la testudo, li trovis, ke ĝi ploras. Ŝajnis, ke ĝi ploras por sia vivo. La kuiristo demetis la tranĉilon kaj tuj raportis al mastro Wu pri la stranga testudo: "Bonvolu ne ordoni min mortigi la kompatindan testudon, kiam ĝi petas min savi ĝian vivon." Mastro Wu insultis la kuiriston kolere: "Idioto! Kion vi kapablas fari ĝuste? Donu la tranĉilon al mi. Mi mem mortigu ĝin se vi ne volas tion fari." Li prenis sian plej bonan tranĉilon el tirkesto kaj kuris en la kuirejon. Vidinte la plorantan testudon, li sentis nenian bedaŭron por ĝi. Li dehakis ĝian kapon fulmrapide. Sed li hakis tiel forte, ke la kapo de la testudo flugis kaj falis sur trabon subtegmentan. "Lasu! Ne zorgu pri tio. Kuiru la restaĵon de la testudo kaj prezentu ĝin al mi vespere." Tiuvespere, la familio Wu ekĝuis testudaĵon ĝojplene. Sed apenaŭ ili manĝis nur pecetojn, lia filo plendis, ke li kapturniĝas. Li rigardis supren kaj ekkriis timigite. Montrante trabon per sia fingro, li diris: "Rigardu! Estas grandegaj testudoj sur la trabo!" "Mi vidas nenion," diris Wu Lin. "For! For! Aj! Ili mordas min. Helpu, paĉjo, ili mordas min!" "Kio mordas vin? Estas nenio alia ĉi tie." "La testudoj! Estas testudoj sur mia tuta korpo! Ili mordas min! Helpu!" La juna sinjoro ruliĝis tien kaj reen sur la planko piedbatante kaj kriante, sed neniu alia povis vidi la testudojn.
"Ili mordas min je la piedoj! Helpu min! Dolore!" Oni povis fari nenion kontraŭ tio, ĉar neniu el ili povis vidi la tiel nomatajn testudojn, kiuj mordis lin. Post tri tagoj, la juna sinjoro mortis. Li fariĝis viktimo de iliaj frandemo kaj krueleco. Memoru, ke ĉiu el ni devas respondeci pri sia propra konduto. Se vi ne volas suferigi vin mem, ne suferigu ankaŭ la aliajn vivestaĵojn.
55. Unu Vivo kontraŭ Cent
"Ĉu vi sentas vin pli bone hodiaŭ?" Fan sciis, ke lia edzino suferas de tuberkulozo malfacile kuracebla, sed li flegis ŝin ankoraŭ zorgeme. "Dankon... pro... via... prizorgo," la edzino respondis anhelante kun granda sufero. Fan petis la plej bonan kuraciston en la regiono por kuraci lian edzinon. La kuracisto ekzamenis ŝin atenteme, kaj tiris Fan flanken. "Estas metodo por kuraci ŝin kvankam ŝia malsano estas serioza," la kuracisto diris. "Havigu al vi cent paserojn, kaj preparu medikamenton per la paseraj kapoj laŭ la recepto. Poste en la tria kaj la sepa tago la malsanulino manĝu la paseran cerbon. Tio efikas bone. La kuracmetodo estas sekreto heredita de miaj praavoj, kaj ĉiam efikas. Sed memoru, ke vi devas pretigi cent paserojn, neniom malplie." Fan deziregis resanigi sian edzinon, li do senprokraste elkuris kaj aĉetis cent paserojn. La paseroj estis amasigitaj en granda kaĝo. Ili pepadis kaj baraktis malĝoje, ĉar estis ne sufiĉa spaco por ili sin amuzi. Eble ili sciis pri sia venonta fatalaĵo. "Kion vi faros per tiuj paseroj?" demandis sinjorino Fan. "Tio estas la speciala recepto de kuracisto. Mi preparos per ili medikamenton por vi, kaj vi resaniĝos post nelonge," respondis ĝojplene ŝia edzo. "Ne. Ne tiel agu!" sinjorino Fan sidiĝis de la lito, "Ne savu min per cent vivoj. Mi preferas morti ol lasi vin mortigi la paserojn por mi." Fan ne sciis, kion fari. "Se vi vere amas min," ŝi daŭrigis, "faru tion, kion mi petas. Malfermu la kaĝon kaj liberigu ĉiujn paserojn. Tiel, eĉ se mi mortos, mi mortos en paco." Kion li povis fari kontraŭ tio? Fan do obeeme portis la kaĝon en arbaron kaj ellasis ĉiujn paserojn. La liberigitaj paseroj flugis sur arbustojn kaj arbojn kantante kaj pepante. Ili estis feliĉaj de la liberiĝo.
Post pluraj tagoj, sinjorino Fan ellitiĝis kvankam ŝi prenis nenian medikamenton. Ŝiaj amikoj kaj parencoj alvenis gratuli ŝin pro la rapida resaniĝo el tiel serioza malsano. Ili ĉiuj estis ĝojplenaj. Unu jaron poste, sinjorino Fan naskis knabeton. Li estis ne nur sprita kaj vigla, sed ankaŭ iom stranga, ĉar li havis signon similan al pasero sur ĉiu el siaj brakoj!
56. Sovaĝaj Anseroj
En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapsesis de tempo al tempo. (责任编辑:admin) |