"Buĉisto, kiom estas la prezo por tiu ĉi bovo?" li demandis. "Ok mil monerojn, alie mi ne vendos ĝin!" "Mi donu al vi dek mil kontraŭ la bovo. Ĉu vi konsentas?" La bankestro estis emociita de la bovaj larmoj, kaj decidis savi ĝin . Sed la buĉisto rikanis kaj respondis: "Tiu ĉi bovaĉo donis al mi grandan malagrablaĵon! Mi jam suferis sufiĉe. Mi dehakos ĝian kapon kaj mortigos ĝin. Jen kion mi faros! Mi ne vendos ĝin al vi, kaj ankaŭ vi ne plu cerbumu por plialtigi la prezon!" Ŝajne, la maljuna bovo komprenis liajn vortojn. Audinte tion, ĝi suspiris, stariĝis kaj sekvis la buĉiston obeeme. La buĉisto furioziĝis de la bovo, kiu eĉ provis peti sian vivon. Anstataŭ al bazaro, li tiris ĝin hejmen kaj dispecigis ĝin. Li ĵetis la viandon en sian plej grandan kaldronon por kuiri. Jam estis malfrue, li do enlitiĝis, lasante fajron bruladi sub la kaldrono tutan nokton, por ke la viando estu bone kuirita kaj fariĝu bongusta en la sekva mateno. Li ellitiĝis frue en la sekva mateno. "Mi kontrolu la fajron, kaj vidu, kia estas la viando," li diris al la edzino. Pasis longa tempo, sed li ankoraŭ ne revenis. Lia edzino ellitiĝis por serĉi lin. En la kuirejo ŝi vidis, ke la fajro estas ankoraŭ brulanta sub la kaldrono — sed oni ne scias, kiel ŝia edzo falis en la kaldronon kaj estas kuirata kune kun la bovaĵo.
71. Savi Bubalon
Chen Xingyuan (Ĉen Ŝjin'jŭan) rakontis la suban historion al ni. Iam estis grupo da malfeliĉuloj. Iuj el ili pasis la kortegajn ekzamenojn kaj fariĝis oficistoj, tamen ili malpromociiĝis de siaj postenoj pro diversaj kaŭzoj. Aliaj neniam sukcesis en la ekzamenoj. Ili ĉiuj estis deprimitaj kaj decidis vojaĝi al iu fama templo por sin distri. Kiam ili atingis la templon, Chen Xingyuan hazarde eliris por ĝui freŝan aeron. Li vidis hazarde, ke kamparano skurĝas bubalon, sed malgraŭ la skurĝado ĝi rifuzas sin movi. Kiam la bubalo vidis lin, ĝi ekploris. Tiam li konsciis, ke ĝi ploras pro tio, ke oni pelas ĝin al morto. Nature, neniu el la vivestaĵoj volontas morti. Li forgesis sian propran malĝojon kaj ekkompatis la suferantan bruton. Li demandis la kamparanon: "Kiom vi postulas por la bubalo?" "Kvindek rulojn da silko." Li tuj iris en la templon kaj diris al la aliaj: "Ni jam pretigis monon por nia sekva vojaĝo, sed kial ni ne elspezu tion por pli bona afero?" "Kion vi opinias?" "Ni aĉetu la misfortunan bubalon, kaj lasu ĝin vivi sekure ĝis la fino." "Sed ni jam decidis elspezi la monon por alia pikniko dum la flora sezono. Ĉu vi forgesis tion?" "Ne, mi memoras bone. Sed la pikniko daŭros nur plurajn horojn, kaj poste ĉio forpasos senspure. Ni povas uzi la saman sumon savi vivon. Pripensu, kiu estas la plej bona maniero por elspezi la monon laŭ via opinio?" Liaj amikoj ekpripensis tion. Li urĝis ilin: "Rapidu, ni unue uzu la monon por la bubalo, kaj kiam pompos la floroj, mi pagos nian piknikon. Bone?" "Certe?" "Certe!" Vidinte, ke li jam faris decidon, ili kolektis monon kaj donis al la kamparano por la bubalo. Poste, ili kondukis la bruton en la templon kaj aranĝis, ke oni lasu ĝin vivi tie ĝis la natura fino. Kiam floroj ekpompis, Chen Xingyuan estis ankoraŭ malriĉa, sed li ne forgesis sian promeson. Li lombardis sian plej bonan veston kaj pagis por la pikniko. Sed li ne plu povris poste. En la sekva jaro li tre sukcesis en la kortega ekzameno kaj fariĝis oficisto. Nelonge poste, li promociiĝis al tre alta posteno en la kortego, kaj ĝuis honoron, potencon kaj fortunon. Li certigis al si men, ke li ĝuas tian bonan fortunon nur pro savo al kompatinda bubalo.
72. Skurĝado de Dio
En Guangdong-provinco (Gŭandun) estis generalo, kiu estis granda klerulo. Lia nomo estis Zhang Zhendao (Ĝan Ĝendao). Li estis bone trejnita luktisto. Brava kaj forta, li kapablis konkeri multajn malamikojn samtempe. Li estis ankaŭ bone edukita klerulo. Li povis versi kiel la plej eminentaj poetoj. Li famiĝis pro sia kaligrafio kun militista stilo. Sed li havis mankon same kiel multaj guangdong-anoj. Li ŝatis manĝi hundan viandon. Estis neniu tago por li sen hundaĵo. Li tiel manĝis hundon, kiel oni manĝas kokon aŭ porkon. Rezulte de tio, kien ajn li iris, la hundoj postkuris lin bojante. Zhang estis tiel talenta, ke li promociiĝis al grava posteno. Iam imperiestro sendis lin al Fujian-provinco. Dum la vojaĝo de sia inspektado, la generalo iris grimpi faman Wuyi-montaron (Uji), kiu sin etendis en la aeron kiel klabo. Estis malfacile grimpi la monton, do li pasigis la nokton en proksima vilaĝo. (责任编辑:admin) |