乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《戒杀护生故事集》(32)

时间:2024-01-20 08:04来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Foje en iu nokto okazis strangaĵo. La stumpo aliformiĝis en bovan kapon, kaj sin ruladis sur stratoj kaj vojoj en la urbo. Ĉiuj vidintoj estis timigitaj. En la sama nokto, la preterpasantoj aŭdis

Foje en iu nokto okazis strangaĵo. La stumpo aliformiĝis en bovan kapon, kaj sin ruladis sur stratoj kaj vojoj en la urbo. Ĉiuj vidintoj estis timigitaj.

En la sama nokto, la preterpasantoj aŭdis bruon de sennombraj bovoj interbatalantaj en la domo de la buĉisto. Neniu povis imagi, kio okazas.

Unu aŭ du tagojn poste, Guanghua faris sian negocon kiel kutime kiam soldato alvenis por aĉeti viandon. Ĉar li aĉetis viandon por la ofica afero, li petis malaltigi la prezon.

"Ĉu vi freneziĝis?" kriegis Guanghua, "Mi malprofitos pro tio!" Li koleriĝis pro la peto de la soldato, kaj ekkverelis kun li. Fine, Guanghua ege furioziĝis, alprenis tranĉilon kaj hakis la kapon de la soldato.

Kiam Fuqiao aŭdis, ke lia filo mortigis soldaton, li tiom maltrankviliĝis kaj teruriĝis, ke li falis teren kaj perdis sian vivon.

Guanghua ekzekutiĝis pro la mortigo. Post nelonge, liaj edzino kaj infanoj en ĉifono ekalmozpetis sur la stratoj. La najbaroj diris: "Ni neniam imagis, ke tiel riĉa Familio Zhao petos almozon ekster sia estinta etaĝdomo."

Budhano eksplikis al ili: "Ili suferis de tio, kion li kaŭzis pro mortigo de tiom multaj bovoj. Se vi faras bonon, vi gajnos bonan rekompencon al vi kaj viaj posteuloj. Kaj se vi faras malbonon vi suferigos vin kaj vian familion tiom, kiom vi suferigas la aliajn."

"Jen kial ni ne toleras manĝi viandon. Ni devas laŭeble regi nian menson, kaj vivi harmonie kun ĉiuj vivestaĵoj, tiel ke ni ĉiuj povos ĝui nian vivon."

Ĉiuj opiniis tion prava. La aliaj buĉistoj en la regiono konsciis, ke tio okazis al Zhao, okazus al ili mem, do ili fermis siajn vendejojn kaj ekfaris aliajn negocojn. Zhihe-gubernio estis harmonia kaj paca loko dum multaj jaroj ekde tiam.

Nun, medicina scienco jam pruvis, ke manĝi bovaĵon damaĝos homan sanon. Tio kaŭzos koran malsanon kaj kanceron. Kiel ajn vi opinias pri tio, vi devas scii, ke manĝi viandon donas nenian bonon al vi.

69. Buĉista Dio

Kun fortaj bronzkoloraj brakoj, densaj vangoharoj kaj paro da brilaj okuloj, Gu famis vaste kaj malproksime kiel la reĝo de bovaj buĉistoj. Oni preferus renkonti tigron ol vidi lin. Oni nomis lin "Buĉista Dio".

Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel la patro. La najbaroj kutime evitis ilin timeme. Krome, ilia patrino, Sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri uzado de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel la edzo.

La timiga familio loĝis en granda ligna domo kun malmultaj mebloj. La gepatroj dormis sur la bronza lito, dum la filoj kuŝis sur la planko. Ili metis stumpon de trunko en la domo kiel haktabulon por buĉi bovojn. La ununuraj ornamaĵoj en la ĉambro estis strioj de viando pendantaj sur la hokoj en la fenestroj. Ĉiuj bovaj kruroj, kapoj, vostoj kaj aliaj partoj pendis sur la hokoj.

La tuta familio mortigis multajn bovojn. Iutage, Buĉista Dio plendis, ke liaj okuloj doloras al li. Li vizitis ĉiujn kuracistojn, kiujn li povis trovi, sed neniu el ili kapablis kuraci lin. Post kelkaj tagoj li tute perdis la vidpovon.

Iom poste Sinjorino Gu eksuferis de stranga malsano. La karno de ŝia tuta korpo putriĝis kaj disfendiĝis. Tio tiom doloris ŝin, ke ŝi eĉ ne toleris surporti vestojn. Eĉ tuŝo de kotona tuko dolorigis ŝin kvazaŭ oni distranĉus ŝin per tranĉiloj.

Iunokte, prizorgante ŝin, servistino aŭdis ŝian murmuron: "Jen prijuĝejo de la infero. Ili instruas al mi, kiel suferas la bovoj kiam oni senfeligas ilin."

"Mi neniam sciis, ke iliaj animoj ankoraŭ suferas doloron pro la tranĉiloj kaj brulanta fajro eĉ post ilia morto. Vere dolore! Ho, dolore! dolorege! Kiel mi dezirus ĉesigi tion!"

La servistino estis timigita, sed ŝi povis fari nenion por ĉesigi la torturadon kreitan de Sinjorino Gu al si mem pro sia torturado al la bestoj dum tiel longaj jaroj.

Bovoj ĉiam favoras al homoj. En la antikvo, ili tiris ĉarojn por niaj prapatroj, kaj eĉ nun ili plugas kampojn en multaj partoj de la mondo. Ĉu ne estas peke buĉi tiel helpemajn bestojn?

70. Buĉisto Stufita

"Iru, ĉu vi volu aŭ ne!" Feroca buĉisto tiregis ŝnuron per sia tuta forto. Maljuna bovo ligita per la ŝnuro sciis bone, kio okazos al ĝi. Ĝi mallevis la kapon kaj rifuzis sin movi.

"Rapidu! Ĉu ne?" La buĉisto elprenis vipon, blasfemis kaj freneze skurĝis la bovon. Ili luktis sur la strato: unu blasfemis, batis kaj tiris, dum la alia kontraŭstaris mute.

Kiam ili iris preter banko, la bovo subite genuiĝis per la antaŭaj kruroj antaŭ la pordo kaj komencis plori. Grandaj larmogutoj falis de ĝia vizaĝo. La bankestro eliris kaj vidis la malfeliĉan bovon. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容