乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(6)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
"Kio estas tio, Ĉano?" demandis Sidarto. "Kial tiu viro kuŝas tie senmova, lasante sin forbruligi? Ŝajnas, ke li scius nenion." "Li mortis," respondis Ĉano. "Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?

"Kio estas tio, Ĉano?" demandis Sidarto. "Kial tiu viro kuŝas tie senmova, lasante sin forbruligi? Ŝajnas, ke li scius nenion."

"Li mortis," respondis Ĉano.

"Mortis! Ĉano, ĉu ĉiuj homoj mortos?"

"Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas ĉesigi la alvenon de morto," respondis Ĉano.

La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis tion ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silenta. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum la resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: "Iam ĉiu en la mondo devas morti; neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Devas esti metodo por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin por helpi la mondon."

10. La kvar menciitaj: monaĥo

Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis al Ĉano: "Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?"

"Li estas monaĥo," respondis Ĉano, "Li loĝas en monaĥejo kaj iras de domo al domo por peti manĝaĵon kaj de loko al loko por instrui homojn kiel posedi trankvilecon kaj konduti bone." Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Kiam li iris tra la parko, li pensis: "Tia homo mi devas fariĝi."

Li piediris ĝis laciĝo kaj sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, novaĵo venis, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte tion, li diris: "Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por forlaso de la hejmo." Do li nomis sian filon Rahulo, kiu signifas malhelpon.

Revenante al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. La belaspekto de la reĝido tiel allogis ŝin, ke ŝi diris laŭte: "Kiel feliĉaj estas la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!"

Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si: "La patrino, patro kaj edzino sentas feliĉon en bela figuro. Kiel oni eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?" Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. "Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi donos al ŝi rekompencon pro la instruo." Preninte valoran perlan kolieron de sia kolo, Sidarto gardis sian promeson kaj dankeme ĝin donacis al Kisagotami.

11. La reĝido forlasis sian hejmon

La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahulo. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta regno. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li rimarkis, ke la reĝido dronis en ĉagreno kaj la nova bebo ne savis lin el la malĝojo. La reĝo timis, ke Sidarto forlasos la palacon por monaĥiĝi, do li faris sian eblon por distri la reĝidon el malĝojo kaj logi lin al la luksa palaca vivo.

La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi la patron. Dum la festeno oni servis la plej bongustajn manĝaĵojn; la knabinoj el la tuta regno prezentis la plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj ludis, kaj la plej bonaj pupludistoj kaj magiistoj prezentis nekredeblajn mirindaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容