乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(24)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis reganto bona kaj pia, sed poste, li mortis mizere kaj antaŭtempe pro sia estinta malbona karmo kaj la malbona konduto de sia filo. 36. Visaka, granda subtenantin

Aŭdinte la Darmon, la reĝo fariĝis reganto bona kaj pia, sed poste, li mortis mizere kaj antaŭtempe pro sia estinta malbona karmo kaj la malbona konduto de sia filo.

36. Visaka, granda subtenantino de Budhismo

Visaka estis pia kaj malavara filino de milionulo. La Budho vizitis ŝian hejmlokon kiam ŝi estis nur sep-jara. Aŭdinte la viziton de la Budho, ŝia avo ordonis ŝin eliri por bonvenigi lin. Kvankam ŝi estis infano, ŝi estis pia kaj virta. Do tuj aŭdinte la Budhan Darmon, ŝi atingis la unuan ŝtupon de sankteco.

Kiam ŝi estis dekkvin-jara, kelkaj bramanoj vidis ŝin kaj pensis, ke ŝi estos ideala edzino por ilia mastro Punavadano, la filo de milionulo nomata Migaro. Visaka posedis kvin virinajn belecojn: juneco, belaj haroj, bela haŭto glata kaj ora, bela figuro kaj bela oststrukturo. Do ili edzinigis ŝin al Punavadano.

En la tago de ŝia edziniĝo, ŝia saĝa patro donis al ŝi dek konsilojn:

1. Edzino nek rajtas kritiki siajn bogepatrojn kaj edzon publike nek rajtas diskonigi iliajn mankojn aŭ familiajn kverelojn ekstere.

2. Edzino ne rajtas aŭskulti rakontojn aŭ onidirojn pri aliaj familioj.

3. Ŝi rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj redonos ilin.

4. Ŝi ne rajtas pruntedoni objektojn al tiuj, kiuj ne redonos ilin.

5. Ŝi devas helpi malriĉajn parencojn kaj amikojn eĉ se ili ne povos rekompenci ŝin.

6. Edzino devas sidi gracie. Vidinte siajn bogepatrojn aŭ edzon, ŝi devas stariĝi de sur la sidejo por montri sian respekton al ili.

7. Antaŭ la manĝo, edzino devas unue certiĝi, ke ŝiaj bogepatroj kaj edzo jam havas manĝaĵon, kaj ke iliaj servistoj estas bone prizorgitaj.

8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devas esti certa, ke ĉiuj pordoj jam fermiĝis, mebloj estis sekurigitaj, servistoj jam plenumis sian devon kaj la bogepatroj jam ripozis. Edzino devas kutime ellitiĝi frue en la mateno se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.

9. Ŝi devas prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.

10. Ŝi devas respekti siajn bogepatrojn kaj edzon kiel ĉielanojn.

Ekde kiam Visaka atingis Sravastion, la urbo de sia edzo, ŝi restis bonkora kaj malavara al ĉiuj en la urbo, kaj ankaŭ ĉiuj homoj amis ŝin.

Iutage, dum ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon el ora bovlo, monaĥo eniris la domon por peti almozon. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li tute ne vidus lin. Visaka ĝentile diris al la monaĥo: "Bonvolu iri al alia domo, estimata sinjoro. Mia bopatro manĝas putran manĝaĵon."

La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino de la Budho kaj subtenis Budhismon, sed li kontraŭe. Li ĉiam volis trovi ŝancon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka kvankam ŝia konduto estis tute senmakula. Nun li trovis la ŝancon. Kun miskompreno pri ŝiaj vortoj, li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.

Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: "Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri tio."

La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanojn por enketi, ĉu Visaka kulpis pri krudeco. Kiam ili alvenis, li ŝtele diris al ili: "Trovu ŝian pekon el tiu ĉi konduto kaj forpelu ŝin el la familio."

Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: "Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li faris neniun meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?" (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容