乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(35)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Sed ne ĉiuj homoj en Sravastio estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj de aliaj religioj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj religiaj estroj sentis ĵaluzon ki

Sed ne ĉiuj homoj en Sravastio estis sekvantoj de la Budho. En la regiono multaj asketoj de aliaj religioj kredis, ke iliaj propraj instruoj estas pli superaj. Tiuj religiaj estroj sentis ĵaluzon kiam ili vidis, ke pli kaj pli da homoj iras al la Budho kaj liaj disĉiploj por doni almozon kaj oferi robojn kaj medicinaĵojn. Post nelonge ili estis venkitaj de sia ĵaluzo kaj decidis ion fari kontraŭ la Budho kaj liaj disĉiploj.

En Sravastio vivis asketino nomata Sundari. Ŝi estis juna kaj malbona. La asketoj decidis malutili la honoron kaj famon de la Budho kaj la monaĥoj per tiu asketino.

"Fratino, vi devas fari ion kontraŭ la Budho por helpi nin," ili diris al ŝi, "ĉar li ĉiam allogas subtenantojn for de ni."

"Kion mi faru por vi?" demandis Sundari.

"Helpu nin per vizitado al Ĝeta Arbaro por trovi tiom da informoj pri la Budho kiom vi povas. Trovu metodon, por ke ni povu revenigi al ni la subtenantojn."

Sundari regule vizitadis Ĝetan Arbaron por spioni la Budhon. Ŝi tute ne sciis la veran intencon de la asketoj, kiuj petis ŝin iri tien. Post iom da tempo, la asketoj certiĝis, ke multaj homoj jam vidis, ke Sundari frekventas Ĝetan Arbaron. Ili ŝin mortigis kaj enterigis en proksima defluilo. Poste ili iris al Reĝo Pasenadio de Kosalo kaj raportis, ke Sundari perdiĝis, kaj iuj homoj vidis ŝin lastafoje ĉe la Budho.

"Kie ŝi estas laŭ via supozo?" demandis la reĝo.

"Eble ŝi ankoraŭ estas en Ĝeta Arbaro, Granda Reĝo," ili respondis. "Ni maltrankviliĝas, ĉar ni scias bone, ke ŝi neniam restis tiel longe post kiam la Budho faris al ŝi predikadon."

La reĝo diris: "Do vi devas iri tien senprokraste por serĉi ŝin."

La asketoj afekteme ekserĉis Sundari en Ĝeta Arbaro. Post iom da tempo, ili iris al la loko, kie ili enterigis ŝin, kaj elfosis ŝin. Metinte la kadavron de Sundari sur brankardon, ili portis ĝin al Sravastio. Sur la tuta vojo ili plengorĝe kriegis kolere: "Vidu, sinjoroj, vidu, kion faris tiuj monaĥoj, kiuj sin ŝajnigas kiel sanktajn homojn. Ili estas senhontaj kaj malicaj mensogistoj. Rigardu, kion ili faris. Ili havis seksan rilaton kun kompatinda Sundari kaj poste mortigis ŝin por kaŝi la krimojn."

La disĉiploj de la Budho teruriĝis pro tiuj akuzoj kaj ne sciis kion fari, sed la Budho diris al ili trankvile, ke ili sin detenu de siaj timoj, kaj estas nenio timinda ĉar ili estas senkulpaj de la krimo.

La Budho admonis ilin: "Tiuj homoj akuzos kaj insultos vin, sed faru nenion krom reciti tiujn vortojn: 'Mensogantoj kaj neantoj pri sia malbona konduto kulpas kaj suferas same.' Poste estu paciencaj. La homoj vidos, kiel kvietaj vi estas, kaj enuiĝos de la insultado al vi. La krioj kaj akuzoj malaperos dum sep tagoj."

La disĉiploj vere obeis la admonon de la Budho kaj post nelonge oni ekdemandis unu al alia, kial la Budho kaj liaj disĉiploj estis tiel trankvilaj. Tiam ili rememoris, ke la Budho kaj liaj disĉiploj estas virtaj kaj neniam faras malbonan konduton. "Eble iuj aliaj murdis kompatindan Sundari!" ili kriis, "Estas tute neeble, ke tion faris tiel kompatemaj religiaj instruistoj!" En la fino, la insultado ĉesis kaj la Budho per tiu ĉi okazaĵo konsilis siajn disĉiplojn kiel pacience toleri kalumniion: "Kiam oni ĵetas krudajn vortojn al bikŝuo, li toleru kun trankvila menso."

Post iom da tempo la reĝo trovis, ke la krimon faris la asketoj, kiuj raportis pri tio. Post kiam oni kondukis ilin al la reĝo, ili konfesis siajn krimojn publike kaj ricevis indan punon laŭ la leĝo. Post tio la Budho kaj liaj disĉiploj fariĝis pli honoraj kaj respektindaj en Sravastio.

49. Kultado al ĉiuj direktoj

Instruo pri la homa devo

Iumatene la Budho forlasis Monaĥejon Bambuaro kaj iris en Urbon Raĝagaho. Dum sia almozpetado li vidis, ke junulo nomata Sigalo tute malsekiĝis kvazaŭ li ĵus sin banus. Sigalo faris kulton en ĉiuj kvar direktoj al la oriento, sudo, okcidento kaj nordo. Li faris kulton al la ĉielo supre kaj tero sube. Vidinte tion, la Budho haltis kaj demandis, kion li faras. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容