乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(12)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forge

Sed kiam la Budho iris pli kaj pli proksimen, ili ekrimarkis, ke li ŝanĝiĝis. Ĉirkaŭ li estis io nobla kaj majesta, kian ili neniam vidis antaŭe. Antaŭ ol ekscii kion fari, ili pretervole forgesis sian interkonsenton. Iu hastis antaŭen por bonvenigi lin kaj respekte transprenis liajn bovlon kaj robon, alia pretigis sidejon por li, kaj la tria eliris preni akvon por li lavi siajn piedojn.

Sidiĝinte, la Budho ekparolis: "Aŭskultu, asketoj. Mi havas metodon al senmortiĝo. Mi sciigos al vi. Lasu min instrui al vi. Se vi aŭskultos, lernos kaj praktikos laŭ mia instruo, anstataŭ en la estonta vivo, nur ĉi tie en la nuna tempo vi mem povos scii, ke mia diro estas ĝusta. Vi mem spertos la staton tute super la vivo kaj morto."

Kompreneble la kvin asketoj ege miris, aŭdinte tian parolon de ilia malnova kamarado. Ili kredis, ke li jam rezignis ĉiujn klopodojn serĉantajn la Veron, ĉar ili propraokule vidis lin rezigninta malfacilan asketismon. En la komenco ili tute ne povis kredi lin, do ili diris tion al li.

Sed la Budho respondis: "Vi eraris, Asketoj. Mi nek rezignis ĉiujn klopodojn, nek prenis vivon senbridan, komfortan kaj facilan. Aŭskultu min. Mi vere atingis la plej superajn saĝon kaj vidon, pri kiuj mi povas instrui al vi, tiel ke vi povas atingi per vi mem."

Fine la kvin asketoj volonte aŭskultis lin, kaj li faris sian unuan instruadon. Li konsilis al siaj sekvantoj, ke ili sekvu la mezan vojon, evitu du ekstremojn de senbrideco kaj asketismo. Unuafoje li instruis pri la Kvar Noblaj Veroj kaj la metodo kiel praktiki la Noblan Okeran Vojon, kiu estas la vojo al la iluminiĝo, kaj kondukas al liberiĝo de suferoj. La komunumo de monaĥoj establiĝis per la konversacio de la kvin asketoj en Cerva Parko ĉe Sarnato.

20. La unua instruado de la Budho

La unua instruado de la Budho estas nomata "Sutro pri Turnado de Darma Rado" (Dhammacakkap Pavaottana Sutta", kiu signifas turnadon de Darma rado). Ĝi okazis en la dekkvina de julio, nomata Asalho.

La Budho donis la instruadon al la kvin asketoj, kiuj estis liaj antaŭaj kamaradoj en Cerva Parko en Isipatano, la nuna Sarnato, proksime al Benareso de Hindio. Multaj anĝeloj kaj dioj ĉeestis por aŭskulti la predikadon.

La Budho komencis la predikadon konsilante al la kvin asketoj rezigni du ekstremojn, kiuj estas senbrideco kaj asketismo.

Li admonis ilin kontraŭ tro multe da voluptaj plezuroj, ĉar tiaj plezuroj estas mondaj fundamentaĵoj ne noblaj kaj malhelpas en spirita disvolviĝo. Aliflanke, turmento al korpo estas dolora, ne nobla kaj ankaŭ malhelpas en spirita disvolviĝo. Li konsilis ilin sekvi la Mezan Vojon, kiu helpas klare vidi la realecon de aferoj, kaj atingi la scion, pli altan saĝon, trankvilecon kaj iluminiĝon aŭ nirvanon.

Poste, la Budho instruis al la kvin asketoj la Kvar Noblajn Verojn, kiuj estas la Veroj de sufero, ĝia kaŭzo, ĝia finiĝo kaj la metodo por ĉesigi ĝin. Ĉio en la mondo estas plena de suferoj, kaj la kaŭzo de suferoj estas avido. La finiĝo de suferoj estas nirvano. La metodo por ĉesigi suferojn estas la Nobla Okera Vojo.

La Budho diris, ke li iluminiĝis nur post kiam li komprenis la Kvar Noblajn Verojn.

La Nobla Okera Vojo havas ok partojn aŭ faktorojn:

1. Ĝusta kompreno signifas scii kaj kompreni la Kvar Noblajn Verojn. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容