乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀的一生》(34)

时间:2024-01-20 08:12来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝ

Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝo: "Sinjoro, ĉu nia filino Reĝidino Vaĝira plaĉas al vi laŭ via opinio?"

"Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi," diris la Reĝo.

"Se iu fatalaĵo okazus al Reĝidino Vaĝira, ĉu tio ne donus al vi malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon?"

"Jes," diris la Reĝo.

"Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon al ni donas tiuj, kiujn ni amas."

"Malika," diris la Reĝo, "mirinde, ege mirinde! Kiel malproksimen la Honorulo vidas kun komprenemo."

Kiam Reĝo Pasenadio poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en Sravastio, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:

"Venko nutras malamon.

La venkito vivas en doloro.

Rezigninte venkon kaj malvenkon,

la pacamuloj vivas feliĉe."

En la posta milito, ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Pasenadio ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis sian nevon Reĝo Aĝatasato kun ĉiuj liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo Pasenadio decidis malliberigi la novan reĝon sed teni ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis posedi tiujn havaĵojn kiel premion de venko por sin kontentigi .

Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Pasenadio teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas en la moderna mondo:

"Homo povus rabi laŭ sia volo. Kiam iuj rabas, la prirabitoj rabos refoje. La rado de konduto turnas kaj faras prirabitojn prirabantoj."

Reĝo Pasenadio forpasis en la aĝo de okdek jaroj kiam lia filo Vidudabo ribelis kontraŭ li.

47. Ekscio pri la vera karaktero

Iuvespere, kiam Reĝo Pasenadio de Kosalo babilis kun la Budho, sur la vojo paŝis vico da asketoj kun nodiĝintaj haroj, harkovrita korpo kaj longaj ungoj. Ili preterpasis malrapide kun la kapo malalte klinita. La reĝo tuj stariĝis kaj genuiĝis por fari adoron al ili, prononcante sian nomon trifoje.

La reĝo revenis al la Budho kaj diris: "Sinjoro, certe ekzistas sanktuloj inter tiuj asketoj. Rigardu, kiel trankvile ili paŝas kun la kapo klinita." La Budho vidis per siaj magiaj okuloj, ke tiuj viroj ne estas sanktuloj, sed spionoj, kiuj eliris por kolekti informojn.

"Via Reĝa Moŝto," diris la Budho, "estas neeble travidi la veran naturon de aliuloj nur laŭ ties aspekto por tiu, kiu havas komfortan vivon. Se ni volas koni la veran naturon de aliulo kaj liajn bonajn aŭ malbonajn kvalitojn, ni devas konatiĝi kun li almenaŭ dum iom da tempo. Ni devas esti saĝaj kaj akramensaj."

"Ni povas koni homan purecon per interparolo kun li, observado al lia kuraĝo antaŭ la misfortuno, kaj kompreno al lia saĝo dum diskutado. Reĝo, la malbonaj homoj kutime sin ŝajnigas kiel la bonajn, kaj estas malfacile por vi juĝi ilian moralecon. "

48. Klopodo kalumnii la Budhon

Du gravaj aferoj okazis en la dudeka jaro ekde la iluminiĝo de la Budho. Unu el ili estis konvertiĝo de la bandito Angulimalo. La alia okazis en Sravastio, kie iuj ĵaluzaj asketoj de aliaj religioj provis kalumnii la Budhon. Jen la dua afero.

La Budho kaj liaj disĉiploj estis famaj kaj respektindaj religiaj instruistoj en Sravastio. Multaj homoj en la regiono kutime vizitadis por aŭskulti iliajn instruojn kaj doni almozon al ili. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容