乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(6)

时间:2024-01-20 08:09来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Gango fluas tra vasta kaj ebela ebenaĵo. La norda limo de la ebenaĵo kuŝas ĉe Montaro Mahabarato, malantaŭ kiu staras Mont ar o Himalajo. Ĝuste en la loko, kie interkonektiĝas la ebenaĵo kaj m
Gango fluas tra vasta kaj ebela ebenaĵo. La norda limo de la ebenaĵo kuŝas ĉe Montaro Mahabarato, malantaŭ kiu staras Montaro Himalajo. Ĝuste en la loko, kie interkonektiĝas la ebenaĵo kaj montoj, kuŝis la ŝakja hejmloko, kie la Budho naskiĝis. La ŝakjanoj apartenis al kŝatria kasto kaj havis reputacion de flamiĝemo kaj fiereco. Kompare kun aliaj ŝtatoj, la Ŝakja-klano estis iom simplanima, sed civilizacia tribo, kiu rapide disvolviĝis en Norda Hindio en tiu periodo. Ŝakjanoj ne havis urbojn en sia propra senco, ili havis nur urbetojn kaj vilaĝojn. La ĉefaj urbetoj estis la ĉefurbeto Kapilavasto, Catumo, Komaduso kaj Silavatio.

10. Kiel ĉiuj aliaj homoj en la tempo, la ŝakjanoj havis legendon pri sia origino, miksita el fakto kaj fikcio por emfazi sian bravecon kaj noblecon. Ili trovis sian originon je la mita reĝo Okako. Laŭ legento, Okako havis kvin reĝinojn kaj multajn infanojn, sed nur la infanoj de la ĉefa reĝino Bhata havis rajton akiri tronon. Tiuj princoj estis Okamuko, Karakando, Hathiniko kaj Sinipuro. Post kiam la ĉefa reĝino mortis, Okako edziĝis al multe pli juna virino kaj faris ŝin ĉefa reĝino transpasinte siajn aliajn edzinojn. Tio kaŭzis multe da ĵaluzo. Post kiam la nova ĉefa reĝino naskis filon, Okako estis tiel ĝoja, ke li promesis doni al ŝi ĉion deziratan. Ŝi senprokraste respondis: “Mi volas, ke mia filo havu la tronon.” La reĝo ne povis tiel agi ĉar liaj aliaj kvar filoj estis rajtigitaj al la trono, sed la reĝino insistis, ke li tenu sian promeson. La reĝo neniel povis rifuzi la postulon, do li faris sian novan filon Jantuo krona princo kaj ekzilis la aliajn kvar filojn kun granda bedaŭro. La fratinoj de la kvar filoj kontraŭstaris la decidon kaj partoprenis en ilia ekzilado kiel protesto. La princoj kaj princinoj vagis tra ĝangalo serĉante konvenan lokon por loĝi. Fine ili venis al ermitejo de sanktulo Kapilo, kiu bonvenigis kaj invitis ilin loĝi proksime. Tion ili faris kaj nomis sian malgrandan loĝejon Kapilavasto por honori la sanktulon. Estis izolaj vilaĝoj en la regiono, sed la junaj princoj tro fieraj por edziĝi ekster sia tribo. Do ili faris sian pliaĝan fratinon Pija patrino, kaj edziĝis al aliaj fratinoj. Iom pro tio la ŝakjanoj estis mokitaj por centoj da jaroj. Poste Pija edziniĝis al Ramo, la reĝo de Benareso. Iliaj posteuloj estis la prapatroj de la Kolijanoj, kiuj estis parencoj de ŝakjanoj en la oriento. La lernado de tiu ĉi rakonto kaj aliaj rilataj al la historio de la tribo fariĝis parto de la edukado por la juna princo Sidarto.

11. La ŝakja-klano havis konsilion konsistigitan el militistoj de la tribo. Ia konsilianoj estis estimindaj pro siaj milita talenteco kaj saĝo. Ili kunvenis regule en la konvenejo de Kapilavasto por diskuti pri la kurantaj aferoj de la ŝtato. Ili ankaŭ agis kiel juĝejo kaj likvidis disputojn. Tiu, kiu sin pruvis en batalo, estis riĉa je kampo kaj bovoj, kaj famiĝis pro siaj saĝo, takto kaj konsila lerteco, povis elektiĝi kiel prezidento de la konsilio kaj agis kiel reganto de ŝakjanoj.

12. Sudodano, kies nomo signifas “puran rizon”, plenumis ĉiujn postulojn kaj regis ŝakjanojn por multaj jaroj, kiel multaj antaŭaj membroj de sia familio. Li estis filo de Sihano kaj la edzino Kaĝana, kaj unu el kvin fratoj. La aliaj fratoj de li estis Dotado, Sakodano, Sukodano kaj Amitodano. La ŝakjanoj praktikis endogamion kaj poligamion, geedziĝis inter gekuzoj, do Sudodano edziĝis al du fratinoj Maha Majao kaj Maha Praĝapatia Gotamia. Ambaŭ ili estis liaj pro (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容