乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(36)

时间:2024-01-20 08:09来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
Se vi povas respondi: ‘Jes, dama ĝ o okazos’, vi ne rajtas agi. Sed se vi povas respondi: ‘Ne, ne dama ĝ o okazos,’ vi rajtas agi. Vi devas konsideri atente en la sama maniero dum kaj post v
Se vi povas respondi: ‘Jes, damaĝo okazos’, vi ne rajtas agi. Sed se vi povas respondi: ‘Ne, ne damaĝo okazos,’ vi rajtas agi. Vi devas konsideri atente en la sama maniero dum kaj post via ago. Do Rahulo, vi devas trejni vin pensante: ‘Ni agos nur post ripeta retrorigardo al ni mem, nur post konsideri efiko al ni mem.’”

90. Rahulo estis trejnita en la dek disciplinoj kaj monaĥa disciplino. Kiam li estis dekok-jara, la Budho opiniis, ke li estis preta por meditado, kaj poste konsilis al li kiel praktiki meditadon.

“Rahulo, disvolvu menson, kiu similas al la kvar elementoj (tero, akvo, fajro kaj aero). Ĉar se vi tion faras, ne persistos la senseblaj impresoj de plezuro aŭ malplezuro, kiuj leviĝis kaj tenis la menson. Ĝuste kiel oni ĵetas fekon, urinon, salivon, puson aŭ sangon sur la teron aŭ en la akvon, fajron aŭ aeron, la tero, akvo, fajro aŭ aero ne estas ĝenita, maltrankviligita aŭ incitita. Ankaŭ tiel disvolvu menson, kiu similas al la kvar elementoj. Disvolvu amon, Rahulo, ĉar pro tio malbona volo estos forigita. Disvolvu kompatemon, ĉar pro tio, la deziro de damaĝo estos forigita. Disvolvu simpatian ĝojon, pro tio malŝato estos forigita. Disvolvu kvietan sintenon, ĉar kun tia menso sensaj reagoj estos forigita. Disvolvu percepton de malbono, ĉar per tio alkroĉiĝo estos forigita. Disvolvu la percepton de efemereco, ĉar per tio la orgojlo “Mi estas” estos forigita. Disvolvu atentemon pri spirado, ĉar tio estas granda profito kaj avantiĝo.

Sekvante la konsilon kaj gvidon de sia patro pri meditado, Rahulo fine atingis iluminiĝon. Li estis dekokjara en tiu tempo. Post tio liaj amkoj ĉiam nomis lin Rahulo, “la feliĉa”. Kaj li diris, kial li estis tiel nomita:

Ili nomas min Rahulo la feliĉa pro du kaŭzoj:

La unua estas, ke mi estas la filo de la Budho.

Kaj la alia estas, ke mi jam vidis la veron.

91. Pli ol tio ni scias tre malmulte pri Rahulo. Ŝajne li ne estis elstara kiel darma instruisto aŭ trejnisto de aliaj monaĥoj. Ŝajnis, ke Rahulo tenas sin en la fono por ke li ne estu akuzita pro utiligo de la avantaĝo, ke li estas filo de la Iluminiĝinto.

Famaj laikaj disĉiploj

92. Estas ofte erara penso, ke la laboro de monaĥoj kaj monaĥinoj estas praktiki kaj instrui la darmon, dum la laboro de laikaj viroj kaj virinoj estas praktiki la kvin preceptojn kaj subtenas la monaĥojn kaj monaĥinojn per provizo al ili laŭ iliaj bezonoj. Tio estas erara kaj danĝera kredo. En landoj, kie tio estas vaste akceptita, tio helpis al koruptiĝo de la darmo. La celo de la Budho estis disvolvi komunumon de disĉiploj kaj ordinitaj kaj laikaj viroj kaj virinoj, kiuj estis bone klerigitaj en la darmo, kiuj plene praktikis ĝin, kaj kiuj instruis ĝin unu al alia kaj lernis ĝin unu de alia. Dum la Budho laŭdis Anatapindikon pro lia granda malavareco, li havis la plej alta (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容