is tute ne necesa. La Vedoj, la sankta himnoj de bramanismo, jam kompiliĝis preskaŭ mil jarojn antaŭ la Budho, kaj fakte ne estis skribita post lia fina nirvano, sed ĝi estis fidele konservita. Kantoj, legentoj, historioj, sanktaj tekstoj kaj granda kvantoj de aliaj literaturaĵoj, kiuj formis parton de la kulturo de tiu tempo, ĉiuj estis konservitaj buŝe. 7. La ĉefa religio en Hindio dum la vivperiodo de la Budho estis bramanismo, anstataŭ la kutime supozita hinduismo. En hinduismo miksiĝis bramanismo, budhismo kaj diversaj popolaj kredoj, kaj ĝi disvolviĝis en novan religion nur multajn jarcentojn post la Budho. Bramanismo kredas la plej superan ĉiokreinton Dio nomatan Bramo kaj multajn malsuperajn diojn kiel Agion, la dio de fajro, Indron, la reĝo de dioj, Jamaon, la reĝo de subtera mondo, Surijon, la dio de la suno kaj aliajn. Oni plezurigis la diojn per oferaĵoj, kiujn oni ĵetis en ritan fajron kaj kredis, ke ili portiĝis en ĉielon kun fumo. Ordinaraj homoj povis fari malgrandan oferon de greno aŭ butero, sed riĉuloj aŭ korteganoj iam oferis grandan kvanton de bestoj, kutime bovoj, sed malofte eĉ homoj. Oferado estis tre komplika afero. Oni kredis, ke ili akiras benon de dioj nur se ili absolute prave praktikas la ceremonion. Nur bramanoj, la heredaj pastroj, sciis kiel ĝuste plenumi la oferadon, kaj la scion ili envie gardis, do ili povis akiri grandan rekompencon per iliaj servoj. Rezulte de tio, bramanismo gajnis reputacion de avideco kaj avareco. Alia grava praktiko de bramanismo estas rito de baniĝo. Oni kredis, ke se ili faris malbonon, la krimo puriĝos aŭ forlaviĝos per baniĝo en certaj sanktaj riveroj. Gangoj estas la plej popularaj. 8. Ĝis la tempo de la Budho oni ĝenerale malkontentiĝis pri bramanismo kaj multaj homoj, inkluzive de bramanaj kleruloj, ekinteresiĝis pri novaj religiaj ideoj. La tradicio de malortodoksa asketaj instruistoj (ŝramanaj) estis paralela kun, kaj eĉ pli frua ol, bramanismo. Ĝi ekaltiris la kreskantan intereson. La plej fama el tiuj asketoj estis Nataputo, konata al siaj disĉiploj per la titolo Mahavira ĝaino (Granda viro). Liaj sekvantoj famiĝis kiel senliguloj kaj la religion fonditan de li oni nomis ĝainismo. Nataputo estis pliaĝa samtempano de la Budho kaj jam havis multe da disĉiploj je la komenco de budhismo. Alia grava grupo de asketoj estis la Aĝiviko, fondita de Makhalio Gosalo. Aĝivikaj asketoj iris nude kaj instruis, ke esti bona kaj konvertiĝi el malbono estas senutile, ĉar ĉiu el la homoj eventuale liberiĝas dum la procezo de transformiĝo kiel pilko de fadenoj disiĝos per si mem dum la rulado sur la tero. La Aĝiviko havis multaj influajn sekvantojn kaj subtenantojn, sed la Budho kritikis ilin kiel la plej malbonajn el ĉiuj asketoj. Iuj el la aliaj fame konataj instruistoj de tiu tempo estis Aĝito de hartapiŝo, Purano Kasapo, Pakudo Kacaĝano and Sanĝajo Belatiputo. Ĉiuj el iliaj religioj daŭris nur kelkajn jarcentojn kaj poste malaperis iom post iom.
Ŝakjanoj
9. La rivero (责任编辑:admin) |