乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(31)

时间:2024-01-20 08:09来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
j . Iutage Kalakanio devis reiri al sia vilaĝo por iom da tempo . K iam grupo da ŝtelistoj aŭdis, ke li iros el la domo, ili decidis entrudiĝi kaj prirabi la domon. Tiunokte ili trudiĝis en la do
j. Iutage Kalakanio devis reiri al sia vilaĝo por iom da tempo. Kiam grupo da ŝtelistoj aŭdis, ke li iros el la domo, ili decidis entrudiĝi kaj prirabi la domon. Tiunokte ili trudiĝis en la domon ne sciante, ke Kalakanio jam prokrastis sian foriron. Kiam li vekiĝis kaj aŭdis la ŝtelistojn parolantaj ekster la fenestro, li konsciis, ke estis multaj el ili, kaj ili ĉiuj estis bone armitaj. Li tuj ellitiĝis, parolis laŭte, frapante la pordojn, lumigis lampojn en diversaj ĉambroj kaj ĝenerale faris tiel grandan bruon kiel li povis. La ŝtelistoj pensis, ke estas pli multaj homoj en la domo, do ili tuj forkuris. Kiam Anatapindiko aŭdis tion, li venigis siajn familianojn, kiuj estis tre dankemaj al Kalakanio, kaj diris al ili, “Se la domo ne estus gardita de tiel saĝa kaj lojala amiko, ĝi estus prirabita. Se mi akceptus vian admonon, mi estus en malsama situacio hodiaŭ. Homo ne estas farita de la nomo aŭ riĉaĵo, sed de la koro.” Kalakanio leviĝis kaj estis akceptita de la domo.  

78. La granda riĉeco de Anatapindiko kaj lia same granda malavareco inspiris al la Budho multe da predikoj. Iuj el la predikoj rilatis al la temo de lerta uzado de riĉaĵo. Sed fojfoje Anatapindiko estis atentigita, ke ne nur gravas uzado de riĉaĵo, kaj ke ankaŭ io estas pli grava ol malavareco, tio estas amo kaj kompreno interalie. En Velama Sutro, la Budho diris al Anatapindiko pri viro, kiu iam donis abundan donacon, sed ĉar lia donaco efektive donis profiton al neniu, la donaco havis tre malgrandan efikon.

“Se iu nutras cent homojn, kiuj havas perfektan vidpunkton, tio donas pli grandan efikon. Se li nutras cent unufojrevenantojn, la efiko estos pli grandaj. Se li nutras cent nerevenantojn, la efiko estas ankoraŭ pli granda. Se li nutras cent arahantojn, la efiko estas pli granda ol tio. Nutri la tutan samgon kun la Budho kiel la gvidanto donos eĉ pli grandan efikon. Se li konstruigas monaĥejon por la uzo de la samgo, li akiros pli grandan efikon. Rifuĝi en la Budho, la darmo kaj la samgo, kaj observi la disciplinojn donos multe pli grandajn efikojn. Plenigi la koron per amo estas pli bona. Plej bona el ĉiuj estas disvolvi la penson de amo, eĉ nur dum momento.”

Poste en sia vivo Anatapindiko fariĝis tre malriĉa pro sia konstanta oferado kaj ankaŭ pro iuj malsaĝaj komercaj decidoj. Fine li malsaniĝis, sed Ŝariputo kaj Anando ofte vizitis lin kaj konsolis lin per parolo pri la darmo. Tra la historio budhismo estis asistita en sia establiĝo kaj disvlviĝo per malavara subtenado, kiun ĝi ricevis de riĉaj komercistoj, sed la unua kaj plej granda el tiuj estis Anatapindiko. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容