乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《佛陀及其弟子的故事》(25)

时间:2024-01-20 08:09来源:未知 作者:妙慧世译 点击:
lernema kaj diligenta lernanto kaj post ne pli ol unu jaro li fariĝis fluoenirinto. La monaĥa vivo donis al Anando grandan feliĉon kaj lia kvieta, modesta naturo faris lin malofte rimarkita de la a
lernema kaj diligenta lernanto kaj post ne pli ol unu jaro li fariĝis fluoenirinto. La monaĥa vivo donis al Anando grandan feliĉon kaj lia kvieta, modesta naturo faris lin malofte rimarkita de la aliaj ĝis li elektiĝis kiel la servanto de la Budho. Dum iuj homoj disvolvis sian kvaliton kondukantan al iluminiĝo per meditado aŭ lernado, Anando akiris tion per amo kaj zorgo al aliaj. Ĵus antaŭ la fina nirvano de la Budho, Anando ekploris dirante al si mem: “Ho Ve! Mi ankoraŭ estas lernanto kun multe da farinda laboro. La instruisto forpasos. Li estas tiel kompatema al mi.” La Budho alvenigis Anandon kaj certigis al li, ke li jam disvolvis sian menson al tre alta nivelo per siaj sindonemo kaj amo, kaj se li faros pli da klopodo, li ankaŭ povos atingi iluminiĝon.

“Sufiĉe, Anando, ne plu singultu kaj ploru. Ĉu mi ne diris al vi, ke ĉiuj aferoj plezuraj kaj ĝojaj estas ankaŭ ŝanĝeblaj, apartenas al disiĝo kaj efemereco? Do kiel ili povas ne forpasi? Anando, dum longa tempo vi estas ĉe mi kaj montras vian kompatemon per korpo, parolo kaj menso. Vi estas helpema, amema, tutkora, kaj malavara. Vi jam faris multe da meritoj, Anando. Klopodu kaj tre baldaŭ vi liberiĝos de malsankteco.”  

59. La sindoneco de Anando evidentiĝis en tri flankoj, nome, lia servo al la Budho, lia senavara bonkoreco al liaj kunlernantoj, kaj ordinitaj kaj laikaj, kaj ankaŭ al estontaj generacioj per la kerna rolo, kiun li ludis en konservado kaj diskonigado de la darmo.

60. Kiel persona servanto de la Budho Anando strebis por laŭeble liberigi la Budhon de ĉiutagaj aktivadoj por ke li povu koncentriĝi en instruado de la darmo kaj helpo al homoj. Por tio li lavis kaj mendis la robon de la Budho, ordigis lian loĝejojn, lavis liajn piedojn, masaĝis lian dorson kaj, starante post li, ventumis lin per ventumilo kiam li meditis aŭ parolis. Li dormis proksime al la Budho por ĉiam ajn oferi helpon kaj akompanis lin kiam li ĉirkaŭrigardis la monaĥejojn. Li venigis monaĥojn, kiujn la Budho volis vidi kaj tenis homojn malproksimaj kiam la Budho volis ripozi aŭ esti sola. En sia rolo kiel servanto, sekretario, peranto kaj konfidenculo Anando ĉiam estis pacienca, senlaca kaj diskreta, ĉiam perceptis la bezonon de la Budho.

61. Kvankam la ĉefa laboro de Anando estis prizorgi la Budhon, li ankaŭ ĉiam havis tempon por servi al aliaj. Li ofte parolis pri darmo kaj fakte li estis tiel sperta instruisto, ke la Budho fojfoje petis lin doni parolon anstataŭe aŭ fini la parolon komencitan de li. Ni informiĝis, ke kiam la Budho havis posttagmezan ripozon, Anando profite de la libera tempo iris viziti tiujn, kiuj estis malsanaj, por paroli kun ili, ĝojigi ilin aŭ prepari medicinaĵon por ili. Foje, li aŭdis, ke tre malriĉa familio baraktas en malfacilo por vivteni du filojn. Informite, ke la knaboj frontis tre nebulan futuron kaj sentante, ke li devus fari ion por helpi ilin. Anando akiris permeson de la Budho ordini ilin kaj tiel donis ŝancon en ilia vivo.

62. Vivi en la Samgo estis ne ĉiam facile por monaĥinoj. Multaj monaĥoj sin tenis malproksimaj de ili, ne volante esti logitaj. Iuj eĉ diskriminaciis ilin. Anando aliflanke estis ĉiam preta por helpi ilin. Estas li, kiu kuraĝigis la Budhon ordini la unuan monaĥinon. Li ĉiam estis preta doni darmajn parolojn al monaĥinoj kaj laikaj virinoj kaj kuraĝigi ilin en la praktikado, kaj ili siavice ofte serĉis lian helpon pro lia kompato al ili. (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容