乾县铁佛寺,学佛人的家园!

乾县铁佛寺

世界语版《妙问妙答》(16)

时间:2024-01-20 14:04来源:未知 作者:admin 点击:
Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo? Respondo: Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis pri la konduko de scienco al la brita lerneja sistemo en la 19-a jarcento, kaj kiu e

Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?

Respondo: Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis pri la konduko de scienco al la brita lerneja sistemo en la 19-a jarcento, kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis:

"En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon por konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo... Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin kiel absurdaĵon. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, ĉar oni la granda argumento de analogeco estas provizebla."

Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis:

"Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Shanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis en unu jaro antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Hindianoj opinias, ke la reenkarniĝoj estas ordinaraj aferoj; la miriga afero en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Oni povas rigardi tiun ĉi kaj similajn kazojn kiel pliajn pruvojn pri la teorio de la nedetruebleco de memoro."

Profesoro Julian Huxley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas al sciencaj pensoj. Li skribis:

"Troviĝas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto, simile al certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la nova materiala strukturo. La spirita individuo neniam pensas aŭ sentas ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso sen korpo... Mi povas pripensi, ke io eligita portas la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel radia mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso."

Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al oni duan ŝancon por disvolviĝi. Henry Ford skribis :

"Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo trankviligas mian menson... Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni."

Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi ankaŭ konsolas nin. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo! (责任编辑:admin)

织梦二维码生成器
顶一下
(0)
0%
踩一下
(0)
0%
------分隔线----------------------------
发表评论
请自觉遵守互联网相关的政策法规,严禁发布色情、暴力、反动的言论。
评价:
表情:
用户名: 验证码:点击我更换图片
栏目列表
推荐内容